86-a Itala Kongreso de Esperanto

Triesto, 24–31-a de aŭgusto 2019
Temo: Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ

La Itala Kongreso de Esperanto (itale: Congresso Italiano di Esperanto) estas ĉiujara kongreso de Esperanto, kiun organizas la Itala Esperanto-Federacio.

Dum la kongreso, interalie, atendos vin:

  • seminarioj gvidataj de kompetentaj spertuloj
  • prelegoj kaj diskutoj — la prelegontoj aliĝas senpage
  • kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj
  • libro-servo kun freŝaj eldonaĵoj, prezentotaj dum la kongreso
  • koncertoj kaj teatraĵoj
  • ekskursoj por konatiĝi kun la mirinda kaj unika ĉirkaŭaĵo

Eksciu pliajn detalojn pri la okazonta kongreso en la paĝo pri la kongresa programo, kaj esploru la tranoktajn eblojn en la paĝo pri loĝado.

Jam 13 homoj aliĝis al la 86-a Itala Kongreso.
Ne prokrastu kaj aliĝu ankaŭ vi kontraŭ la plej favora kotizo!

Aliĝu nun!

Pri Triesto

Pri la originoj de Triesto rakontas tre antikvaj legendoj, ke la fondinto de la urbo estis Tergesteo [Terĝesteo], amiko de Jazono kaj de Argonaŭtoj, kiuj tie ĉi haltis. Transe de la mitoj, envere la urbo estis fondita de proto-venetoj kaj la unuaj nenegeblaj atestaĵoj konsistas el la tiel diritaj castellieri – protohistoriaj vilaĝoj ĉirkaŭitaj per muregoj el ortangulaj ŝtonoj – konstruitaj sur montetaj suproj, kiaj monteto Sankta-Justo en la urbo mem kaj aliaj sur la karsta altebenaĵo.

Kaj kion diri pri la etimologio de la antikva nomo de Triesto?

Du estas la hipotezoj: la unua resendas al Ter-gestum, trifoje konstruita, dum la alia sugestas, ke la nomo devenas de la hindo-eŭropa radiko Ter – bazaro – kaj de la veneta sufikso Este – urbo.

Ĉiel ajn, estas ĝia aparta situo, kiu destinas ĝian sorton: Romianoj, konsciaj pri la strategia graveco de tiuj ĉi teritorioj, sendas siajn legiojn kaj marfloton por ilin konkeri, supervenkante Istrojn, aliancanojn de Kartaganoj. Tiu ĉi estas la antikva Tergeste, fakte romia kolonio, kies naskiĝon oni povas kalkuli ĉirkaŭ la jaro 178 aK.

La alveno de Romianoj certigas florantan komercan periodon, plikulturigon, urban disvolvadon kaj gravajn vojkunligojn.

Kristanismo, disvastiĝinta en tiu ĉi regiono je la fino de la 1a jarcento pK, travivas persekutperiodon: inter ĝiaj martiroj estas Justo, kiu iĝos la urba patrono. Je la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio ekas la barbaraj invadoj kaj fine, en 568, Triesto estas eldetruita de Longobardoj. Postsekvas mallumaj jarcentoj. Sub la dominado de Karolo la Granda la lokaj episkopoj akiras rimarkindan teran potencon per la atribuo de baronaj titoloj, dum ĉe l’ horizonto jam vidiĝas la kreskanta venecia povo. La episkopoj-baronoj ne sukcesas alfronti Venecion, tiel ke en 1202 doĝo Enrico Dandolo konkeras Trieston.

Post milito por reakiro de Chioggia [Kioĝĝja] kaj aliaj istriaj urboj, venkita kontraŭ la Respubliko de Ĝenovo – la Venecia Respubliko igas Trieston libera. Daŭre restas ĝia minaco, tial Triesto decidas meti sin sub la protektadon de la habsburga duko Leopoldo la 3a (1382) per “sindediĉa akto”: tio finiĝas post pli ol 5 jarcentoj. En la 14a jc potenciĝas la patricia klaso, konsistanta el 13 Familioj aŭ Casade [Kazade], kiuj regis la destinon de la urbo dum jarcentoj.

Post mallongaj periodoj de unue, hispana kaj poste, franca okupadoj, inter la fino de 1700 kaj komenco de 1800, aperas por Triesto novaj evoluebloj: la koncesio de Libera Haveno al la urbo (1719), natura geografia elirejo de la Habsburga Imperio al la maro, malfermas la vojon al longa prospera periodo. La nuligo de doganoj altiras el tuta Eŭropo, sed ankaŭ el la Mediteranea areo, nombrajn entreprenistojn kaj negocistojn, kiuj kontribuas al pliigo de la urbanara bonstato, demografia kreskado kaj al urba ampleksiĝo. Grandiozan helpon al tiu evoluprocezo donas imperiestrino Maria Tereza, kiu – kvankam neniam ŝi estis vizitinta Trieston dum sia 40-jara regado – tre amis ĝin kaj multon prizorgis pri ĝia prospero.

La etoso en la jaroj de la dua duono de 1800, kaj tiuj de la Nacia Releviĝo, favoras la disvastiĝadon de iredentismo ĝis la unua mondmilito, kio kondukos al la reunuiĝo de la urbo kun Italio, je la 3a de novembro 1918.

Dum la dua mondmilito Triesto kaj Julia Venetio iĝas, post la 8a de oktobro 1943, teritorio administrata de la germana reĝimo.

Ankaŭ post la militfino estas tre malfacile irebla la vojo al finfina solvo de la politika situacio de ĉi teritorioj: “40 tagoj” da okupado fare de la jugoslavia armeo de marŝalo Tito, sekvataj de naŭ jaroj sub la Angla-Usona Milit-Gubernio, estas necesaj por atingi ian solvon pri la problemo de la itala orienta landlimo, kaŭzita ankaŭ de la insista premado de la tiama jugoslavia Federacio, kiu pretendas asignon de pli granda teritorio. Je la fino, post jaroj da streĉaj rilatoj kaj malcertecoj pri propra estonteco, Triesto reunuiĝas al Italio la 26an de oktobro 1954.

 

Ĝis la 86-a Itala Kongreso restas:

Aliĝu nun!