86-a Itala Kongreso de Esperanto

Triesto, 24–31-a de aŭgusto 2019
Temo: Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ

Ekskursoj

Grado kaj Aquileia

GRADO

En Grado, la unuaj homaj establiĝoj datiĝas je la 4a jarmilo aK, sed la urbo mem naskiĝis kiel halthaveno de Aquileia en 181 aK: Gradus, latine signifas “unua albordiĝejo”-n.
Dum la 5a jarcento, pro la invadoj de la orientaj popoloj, ĝi fariĝas rifuĝejo por la firmgrundaj loĝantoj, kaj ankaŭ la Patriarkoj translokiĝas ĉi tien.
Spurojn de la dominado de la potenca Venecio oni retrovas en la koloroj de la domoj ĉe la kanalo-haveno, en tiuj arboj kreskantaj en la placetoj, kies origina nomo estas “campielli” [kampielli], en la etoso de ties calli [kalli], nome stratetoj, en la dialekto tipe veneta.

KIO VIZITINDAS?
La Baziliko Sankta-Eŭfemio: kupra statuo de Ĉefanĝelo Mikaelo, alta 2,80 metroj, fandita en 1462, superrigardas la urbeton de la pinto de la sonorilejo, apudanta la Bazilikon. Konsekrita jam en 579, ĝi estas episkopejo ĝis la duono de la 14a jc, kvankam la aktuala strukturo devenas de restaŭro farita inter 1939 kaj 1951.

Aparta atento meritas la mozaikan pavimon (6a jc) kaj predikejon, starigitan sur romiaj kolonoj kun la simboloj de la Evangeliistoj (11a jc). Apud la preĝejo admireblas Ŝtongravuraĵejo kaj Baptejo (5a jc).

La Baziliko Sankta-Maria de l’ Kompato ((4a-5a jarcentoj), enhavas samepokajn interesajn mozaikan pavimon kaj antaŭaltaran balustradon elegante skulptitan.

Grado restas iom nekonata ĝis 1800, ĝis kiam oni malkovras la kuracajn ecojn de ĝiaj akvoj kaj sabloj. Ĝi do ekde tiam fariĝas la kultura centro de la eŭropa elitmondo kaj al Grado ekvenadis la riĉaj, burĝaj turistoj, artistoj kaj nobeloj, ĉefe el norda Eŭropo. Interrompita la turista alfluo pro la dua mondmilito, post ĝi, iom post iom, la “Suna Insulo” refariĝas renoma turismejo, ankoraŭ nuntempe altiranta personojn el la tuta Eŭropo pro la belegaj plaĝoj, la fajna sablo, la varma suno.

AQUILEIA

Estas fondita en 181 aK de la Romia Militistaro, gvidata de Publio Scipione Nasica, Gaio Flaminio kaj Lucio Manlio Acidino, kiel armea fortreso cele al defendo kontraŭ invadoj de nordoriento kaj al konkero de norda Italio kaj de Iliria regiono sur la orienta bordo de la Adriatika maro. Ĝia nomo estas keltdevena, kiel la gento kiu tiam loĝis tie.
En la tempo de Aŭgusto, Aquileia estas inkluzivita en la 10a Regiono Venetia et Histria. Sekve de tio ĝi pliampleksiĝas kaj iĝas la 4a plej grava itala urbo post Roma, Milano kaj Capua. Disrabata de la hordoj gotaj kaj hunaj, tamen ĝi poste evoluas kiel grava centro de Kristanismo kaj sidejo de potenca teokratia Patriarkolando, politike tre influa dum pli ol mil jaroj.
La invado de Longobardoj signas la finon de la politika unueco en la regiono, kaj devigas la Patriarkon fuĝi al Grado, en bizancan teritorion (568). La Longobardoj elektas en Aquileia duan Patriarkon, kaj ekde tiam du estas la patriarkoj – tio ĝis la jaro 1451 kiam la patriarkeco estas transdonita al Venecio.

Ekde la 13a jarcento la urbo dekadencis, ĝis la konkero fare de Venecio en 1420, en kies manoj ĝi restas ĝis 1509, kiam Aŭstrio siavice konkeras ĝin. Nur en 1751 la Patriarkolando malaperas kun la starigo de Ĉefepiskopejoj en Udine kaj Gorizia. Ekde novembro 1918 ĝi apartenas al Italio.

KIO VIZITINDAS?
La Rivera haveno, Forumo, Termoj, Nacia Arkeologia Muzeo, krom Baziliko kun kripto, kaj aliaj kristanaj konstruaĵoj enhavantaj mirindegajn mozaikojn.

La Baziliko, starigita en la 11a jarcento kaj dediĉita al Virgulino kaj al la Sanktuloj Ermakoro kaj Fortunato, havas lokon inter la plej grandiozaj kaj gravaj religiaj monumentoj de la romanika periodo. La solena interno estas riĉigita de mozaika pavimo, el la unuaj jaroj de la 4a jarcento,
la plej impona atesto de paleokristana mozaiko en Okcidento.

La rivera haveno, elfosita fine de 1800, datiĝas de la 1a jc pK: oni laŭiras cipresan aleon, laŭlonge kiun videblas arkitekturaj elementoj, altaroj kaj ŝtonelfositaĵoj, havenaj magazenoj kaj albordiĝejoj por ŝipoj el diversaj grandoj.

La Forumo, de la 2a jc pK, admireblas pro la serio de kanelitaj kolonoj, pro la pavimo kaj skulptitaj pluteoj.

La Nacia Arkeologia Muzeo posedas unu el la plej kompletaj kolektoj de Norda Italio, fundamenta por kompreni la kompleksan realon de urbo kiu, en sia maksimuma florperiodo, havis pli ol cent mil loĝantojn. En naŭ salonoj eblas malkovri arton, kulturon, morojn, kutimojn ekde la 1a jarcento ĝis la fino de la 4a pK.

Cividale del Friuli

CIVIDALE DEL FRIULI

En la 53a jaro aK ĝin fondas Caius Iulius Caesar, estonta romia imperatoro, ĉe la alirejo de la valo de rivero Natisone al la friula ebenaĵo.
Depost la alveno al Italio de la Longobardoj de Alboino, Cividale fariĝas sidejo de la unua longobarda Duklando en 568. La Duklando pluvivis 200 jarojn kaj postlasis gravajn spurojn en la loka kulturo, kiel atestas la Baptisterio de Callisto, la altaro de Ratchis, la Preĝejo Sankta-Maria en Valo, unu el la plej interesaj monumentoj de la alta mezepoko, pli bone konata sub la nomo Longobarda Templeto.
Ekde la jaro 730 Cividale estas la sidejo de la Patriarkoj de Aquileia kaj, post la regado de la Frankoj, ekde 774, la urbo fariĝas patriarka feŭdo. En 1420 ĝi estas aneksita al Venecia Respubliko kaj poste konkerita de Aŭstrio. En 1866 ĝi denove estas parto de la Italia Regno.

KIO VIZITINDAS?
La Arkeologia Muzeo, riĉa de prahistoriaj kaj longobardaj memoraĵoj, inter kiuj la malfruromia sarkofago de Gisulfo kaj la fama Historia Langobardorum de Paolo Diacono, priskribanta la historion de tiu popolo.

La Katedralo, situanta sur antikva, bruldetruita, konstruaĵo el la 8a jc, estas starigita en 1186.
Detruita en 1448 de tertemo, la nuna baziliko estas konstruita de arkitekto Erardo da Villaco, kiu mem projektas ankaŭ la faman Ponton de la Diablo sur la rivero Natisone. Modifita pli poste al gotika stilo, oni konsekras ĝin en 1529. En la apuda Kristana Muzeo, estas konservitaj notindaj artaĵoj, inter kiuj la Baptisterio de Callisto, okangula baseno sur kiu leviĝas ŝirmilo subtenita de ok sveltaj kolonetoj; la altaro de Ratchis, duko de Cividale kaj reĝo de Longobardoj, kaj la Patriarka Katedro.

La Longobarda templeto, kun stukaj kaj freskaj dekoracioj de la 8a jC kaj la mirinde ĉizitaj seĝoj de la 15a JC.

La mezepoka Domo, la plej antikva domo en Cividale (1300).

La fama Ponto de la Diablo trans la abismo de la rivero Natisone.

La Parko de Škocjanske jame – Slovenio

LA PARKO DE ŠKOCJANSKE JAME

La Parko de la Grotoj Sankta-Kanciano (Škocjanske jame) situas ĉe la fina sudorienta rando de la klasika Karsto, ĉe la urbeto Divača. Danke al la eksterordinara subtera kanjono, al la gravega esplorado pri karstismo, al la riĉa arkeologia posedaĵaro kaj al granda biodiverseco, tiuj ĉi grotoj troviĝas en la listo de la mondaj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO ekde 1986.
En la jaro 1999 la grotoj estis enmetitaj, kiel humida subtera zono, en la liston de la Konvencio de Ramsar pri malsekaj landopartoj je tutmonda graveco.
En 2004 la Parka areo estis enigita en la programon de UNESKO MAB – Homo kaj biosfero kiel Rezervejo de la Karsta biosfero. La grota interplekto estas formita el nombraj kavaĵoj kaj galerioj, dolinoj, naturaj pontoj kaj englutejoj. Tiu ĉi kunmetado originas el la rivero Timavo (Reka), kiu post subĉiela fluado 50-kilometra, ĝuste tie ĉi malaperas en la karstan subteron por reaperi surface ĉe la fontoj apud la triesta golfo.

KIO VIZITINDAS?
Estos vizititaj:
– tiuj ĉi grotoj (proks. 1 horo kaj 30’)
– la grotoj Mahorčičeva kaj Mariničeva kaj la “Eta” Dolino (proks. h. 1).

NECESAS: ŝuoj kaj vestaĵoj taŭgaj por neglata kaj malfacila tereno!!!